الصفحة الرئيسيةميثاق الأمم المتحدة ← الفصل الثاني عشر

الفصل الثاني عشر : في نظام الوصاية الدولي
Ĉapitro XII: La internacia kuratorecosistemo

الديباجـة, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX,
X, XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

المادة 75

تنشئ "الأمم المتحدة" تحت إشرافها نظاماً دولياً للوصاية، وذلك لإدارة الأقاليم التي قد تخضع لهذا النظام بمقتضى إتفاقات فردية لاحقة وللإشراف عليها، ويطلق على هذه الأقاليم فيما يلي من الأحكام اسم الأقاليم المشمولة بالوصاية.

Artikolo 75

La Unuiĝintaj Nacioj starigas sub sia aŭtoritato internacian sistemon de kuratoreco por la administrado kaj superrigardo de la suverenaj teritorioj, kiuj surbaze de postaj unuopaj interkonsentoj estas aligotaj al tiu ĉi sistemo. Tiuj suverenecaj teritorioj estas en la sekvo nomataj teritorioj sub kuratoreco.

المادة 76

الأهداف الأساسية لنظام الوصاية طبقاً لمقاصد "الأمم المتحدة" المبينة في المادة الأولى من هذا الميثاق هي:

  1. توطيد السلم والأمن الدولي؛
  2. >العمل على ترقية أهالي الأقاليم المشمولة بالوصاية في أمور السياسة والاجتماع والاقتصاد والتعليم، واطراد تقدمها نحو الحكم الذاتي أو الاستقلال حسبما يلائم الظروف الخاصة لكل إقليم وشعوبه، ويتفق مع رغبات هذه الشعوب التي تعرب عنها بملء حريتها وطبقاً لما قد ينص عليه في شروط كل اتفاق من اتفاقات الوصاية؛
  3. التشجيع على احترام حقوق الإنسان والحريات الأساسية للجميع بلا تمييز بسبب الجنس أو اللغة أو الدين، ولا تفريق بين الرجال والنساء، والتشجيع على إدراك ما بين شعوب العالم من تقيد بعضهم بالبعض؛
  4. كفالة المساواة في المعاملة في الأمور الاجتماعية والاقتصادية والتجارية لجميع أعضاء "الأمم المتحدة" وأهاليها والمساواة بين هؤلاء الأهالي أيضاً فيما يتعلق بإجراء القضاء، وذلك مع عدم الإخلال بتحقيق الأغراض المتقدمة ومع مراعاة أحكام المادة 80.

Artikolo 76

En akordo kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj nomataj en la artikolo 1 de tiu ĉi Ĉarto la kuratorecosistemo servas precipe al jenaj celoj:

  1. Firmigi la mondpacon kaj la internacian sekurecon;
  2. Antaŭenigi la politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson de la loĝantoj de la teritorioj sub kuratoreco tiel ke tio respondas al la apartaj kondiĉoj de ĉiu el tiuj suverenecaj teritorioj kaj de ties loĝantaro kaj al ties libere esprimitaj deziroj kaj kiel projektite en la tiurilataj kuratorecaj interkonsentoj;
  3. Stimuli la respekton al la homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio kaj fortigi la konscion de reciproka dependeco de la popoloj de la mondo;
  4. Certigi la egalecan traktadon de ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de iliaj ŝtatanoj en sociaj, ekonomiaj kaj komercaj aferoj kaj la egalecan traktadon de tiuj ŝtatanoj en la jura administro, tamen sen ĝeni la realigon de la antaŭe nomitaj celoj; la artikolo 80 restas netuŝita.

المادة 77

  1. يطبق نظام الوصاية على الأقاليم الداخلة في الفئات الآتية مما قد يوضع تحت حكمها بمقتضى اتفاقات وصاية:
    1. الأقاليم المشمولة الآن بالانتداب؛
    2. الأقاليم التي قد تقتطع من دول الأعداء نتيجة للحرب العالمية الثانية؛
    3. الأقاليم التي تضعها في الوصاية بمحض اختيارها دول مسؤولة عن إدارتها.
  2. أما تعيين أي الأقاليم من الفئات سالفة الذكر يوضع تحت نظام الوصاية وطبقاً لأي شروط، فذلك من شأن ما يعقد بعد من اتفاقات.

Artikolo 77

  1. La kuratorecosistemo aplikiĝas al la suverenecaj teritorioj apartenantaj al la sekvaj grupoj, en la mezuro en kiu ili estas surbaze de kuratorecaj interkonsentoj aligitaj al tiu ĉi sistemo:
    1. Aktuale ekzistantaj mandat-teritorioj;
    2. Suverenecaj teritorioj, kiuj sekve al la Dua Mondmilito estas detranĉataj de malamikaj ŝtatoj;
    3. Suverenecaj teritorioj, kiuj de la ŝtatoj respondecaj pri ilia administrado estas libervole aligitaj al la sistemo.
  2. La determinado, kiuj suverenecaj teritorioj el la nomitaj grupoj estas aligotaj al la kuratorecosistemo kaj kiuj dispozicioj validas por ili, estas rezervita al posta interkonsento.

المادة 78

لا يطبق نظام الوصاية على الأقاليم التي أصبحت أعضاء في هيئة "الأمم المتحدة" إذ العلاقات بين أعضاء هذه الهيئة يجب أن تقوم على احترام مبدأ المساواة في السيادة.

المادة 79

شروط الوصاية لكل إقليم يوضع تحت ذلك النظام، وكل تغيير أو تعديل يطرآن بعد عليها، ذلك كله يتفق عليه برضا الدول التي يعنيها هذا الأمر بالذات ومنها الدولة المنتدبة في حالة الأقاليم المشمولة بانتداب أحد أعضاء "الأمم المتحدة". وهذا مع مراعاة أحكام المادتين 83 و85 في شأن المصادقة على تلك الشروط وتعديلاتها.

Artikolo 78

La kuratorecosistemo ne aplikiĝas al suverenecaj teritorioj, kiuj fariĝis membro de la Unuiĝintaj Nacioj; la rilatoj inter membroj baziĝas sur la respekto de la principo de la suverena egaleco.

Artikolo 79

Por ĉiu suvereneca teritorio aligota al la kuratorecosistemo la kuratorecaj disponoj inkluzive de ĉiuj iliaj ŝanĝoj kaj kompletigoj estas interkonsentotaj de la rekte koncernataj ŝtatoj, al kiuj apartenas ankaŭ, ĉe mandataj teritorioj de membro de la Unuiĝintaj Nacioj, la mandatpotenco, en formo de traktato; ili bezonas la permeson laŭ la artikoloj 83 kaj 85.

المادة 80

  1. فيما عدا ما قد يتفق عليه في اتفاقات الوصاية الفردية التي تبرم وفق أحكام المواد 77 و 79 و 81 وبمقتضاها توضع الأقاليم تحت الوصاية، وإلى أن تعقد مثل هذه الاتفاقات لا يجوز تأويل نص أي حكم من أحكام هذا الفصل ولا تخريجه تأويلاً أو تخريجاً من شأنه أن يغير بطريقة ما أية حقوق لأية دول أو شعوب، أو يغير شروط الاتفاقات الدولية القائمة التي قد يكون أعضاء "الأمم المتحدة" أطرافاً فيها.
  2. لا يجوز أن تؤول الفقرة الأولى من هذه المادة على أنها تهيئ سبباً لتأخير أو تأجيل المفاوضة في الاتفاقات التي ترمي لوضع الأقاليم المشمولة بالانتداب أو غيرها من الأقاليم في نظام الوصاية طبقا للمادة 77 أو تأخير أو تأجيل إبرام مثل تلك الاتفاقات.

Artikolo 80

  1. En la mezuro en kiu en apartaj, surbaze de la artikoloj 77, 79 kaj 81 faritaj kuratorecaj traktatoj por aligo de la kuratora teritorio en la kuratorecosistemon ne estas disponita io alia kaj en la mezuro en kiu tiaj traktatoj ankoraŭ ne estas faritaj, tiu ĉapitro estas interpretenda ne tiel kvazaŭ ĝi ŝanĝus rekte aŭ nerekte la rajtojn de ŝtatoj aŭ popoloj aŭ validajn internaciajn interkonsentojn, kies subskribintoj estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.
  2. El alineo 1 dedukteblas pravigo atendigi aŭ prokrasti intertraktadojn pri traktatoj pri la en la artikolo 77 menciita aligo de mandataj teritorioj kaj aliaj suverenecaj teritorioj en la kuratorecosistemon aŭ la subskribon de tiaj traktatoj.

المادة 81

يشمل اتفاق الوصاية، في كل حالة، الشروط التي يدار بمقتضاها الإقليم المشمول بالوصاية، ويعين السلطة التي تباشر إدارة ذلك الإقليم، ويجوز أن تكون هذه السلطة التي يطلق عليها فيما يلي من الأحكام "السلطة القائمة بالإدارة" دولة أو أكثر أو هيئة "الأمم المتحدة" ذاتها.

المادة 82

يجوز أن يحدد في أي اتفاق من اتفاقات الوصاية موقع استراتيجي قد يشمل الإقليم الذي ينطبق عليه نظام الوصاية بعضه أو كله، وذلك دون الإخلال بأي اتفاق أو اتفاقات خاصة معقودة طبقا لنص المادة 43.

Artikolo 81

Ĉiu kuratoreca traktato entenas disponojn, laŭ kiuj la kuratoreca teritorio estas administrenda, kaj nomas la administrantan suverenon. Tiu, en la sekvo nomata "administra potenco", povas esti ŝtato aŭ ŝtataro aŭ la Organizo mem.

Artikolo 82

Ĉiu kuratoreca traktato povas nomi unu aŭ plurajn strategiajn zonojn, kiuj ampleksas la tutan kuratorecan teritorion, por kiu validas la traktato, aŭ parton de ĝi; apartaj traktatoj laŭ artikolo 43 restas netuŝataj.

المادة 83

  1. يباشر مجلس الأمن جميع وظائف "الأمم المتحدة" المتعلقة بالمواقع الاستراتيجية، ويدخل في ذلك الموافقة على شروط اتفاقات الوصاية وتغييرها أو تعديلها.
  2. تراعى جميع الأهداف الأساسية المبينة في المادة 76 بالنسبة لشعب كل موقع استراتيجي.
  3. يستعين مجلس الأمن بمجلس الوصاية - مع مراعاة أحكام اتفاقيات الوصاية ودون إخلال بالاعتبارات المتصلة بالأمن - في مباشرة ما كان من وظائف "الأمم المتحدة" في نظام الوصاية خاصاً بالشؤون السياسية والاقتصادية والاجتماعية والتعليمية للمواقع الاستراتيجية.

Artikolo 83

  1. Ĉiujn taskojn de la Unuiĝintaj Nacioj rilate strategiajn zonojn, inkluzive de la permeso de la kuratorecaj traktatoj kaj de iliaj ŝanĝoj kaj aldonoj, prizorgas la Konsilio pri Sekureco.
  2. La ĉefaj celoj nomataj en la artikolo 76 validas ankaŭ por la loĝantaro de ĉiu strategia zono.
  3. Kun konsidero de la kuratorecaj traktatoj la Konsilio pri Sekureco uzas, kun rezervo de la sekurecaj necesoj, la subtenon de la Kuratoreca Konsilio, por plenumi, en la kadro de la kuratorecosistemo, tiuj taskojn de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj koncernas politikajn, ekonomiajn, sociajn kaj edukajn aferojn en la strategiaj zonoj.

المادة 84

يكون من واجب السلطة القائمة بالإدارة أن تكفل قيام الإقليم المشمول بالوصاية بنصيبه في حفظ السلم والأمن الدولي. وتحقيقا لهذه الغاية يجوز للسلطة القائمة بالإدارة أن تستخدم قوات متطوعة وتسهيلات ومساعدات من الإقليم المشمول بالوصاية للقيام بالالتزامات التي تعهدت بها تلك السلطة لمجلس الأمن في هذا الشأن، وللقيام أيضاً بالدفاع وبإقرار حكم القانون والنظام داخل الإقليم المشمول بالوصاية.

Artikolo 84

La administra potenco havas la devon zorgi pri tio ke la kuratoreca teritorio faru sian kontribuaĵon por la konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco. Tiucele ĝi povas uzi libervolajn militfortojn, facilaĵojn kaj subtenon de la kuratoreca teritorio, por plenumi la devojn, kiuj ĝi transprenis tiurilate antaŭ la Konsilio pri Sekureco, kaj por certigi la lokan defendon kaj la konservadon de juro kaj ordo ene de la kuratoreca teritorio.

المادة 85

  1. تباشر الجمعية العامة وظائف "الأمم المتحدة" فيما يختص باتفاقات الوصاية على كل المساحات التي لم ينص على أنها مساحات استراتيجية ويدخل في ذلك إقرار شروط اتفاقات الوصاية وتغييرها أو تعديلها.
  2. يساعد مجلس الوصاية الجمعية العامة في القيام بهذه الوظائف عاملاً تحت إشرافها.

Artikolo 85

  1. La taskoj de la Unuiĝintaj Nacioj rilate la kuratorecajn teritoriojn por ĉiuj regionoj ne nomatajn strategiaj, inkluzive de la permeso de la kuratorecaj traktatoj kaj iliaj ŝanĝoj kaj kompletigoj, estas prizorgataj de la Ĝenerala Asembleo.
  2. Ĉe la plenumado de tiuj taskoj la Ĝenerala Asembleo estas subtenata de la Kuratoreca Konsilio kiu agas sub ĝia aŭtoritato.
Tradukis Vilhelmo Lutermano
الديباجـة, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX,
X, XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio